Francesco Chiesa
FAJROJ DE PRINTEMPO

Ho, kraketantaj kun gaj' kamprande kaj montopiede
nun, en ĉi tempo arĝenta, fajroj vi de la printempo!
Aĵoj mortaj kaj senutilaj forbrulas: folioj,
kiuj neniam povas verdi plu; ŝeloj malplenaj;
veproj jam sen dorn', pendantaj sur ĉerizujo
tute en floroj; salikoj, kiuj jam lacas plu ligi…
En la profunda ardaĵ' la ŝtonetoj kurte, kolere
pafas; rompita momente, ruĝas la flam' pli sovaĝe,
pala tordaĵo de fum' ĉielblue el vasta kamparo
inter la brilaj arbaroj, en la aero kvieta
flugas; kaj svarm' post svarm' de noktbirdoj brunaj... En akra
bona odoro jen cindro kaj violetoj miksiĝas.
Spir' de violoj el sub la malseka sterkhumo sin levas;
ĝerme la kapojn tenerajn boras el ter' la narcisoj.
Verde en flava herbar' sin movas la nova herbeto.
Estas la primoletoj oraj okuloj... safranaj.
Aĵoj tristaj for! Ĉiu dom' al fervora laboro
siajn knabinojn elsendas, armajn per longaj rastiloj.
Siajn tempiojn per tuk' helruĝa zonante, la gajaj
purigantinoj kombilojn hastajn tiradas tra l' hirtaj
haroj, tra l' foliar' nigranta, dornŝeloj, stoplaĵoj.
Super rastbruo ekŝvebas nova ilia kanteto.
Kaj mia ... — Iru, foli' maljuna, jam jar' via pasis.
Sekvos nova. La branĉoj brilajn burĝonojn elmetas.
Sonas kant'. La amas' bolzume plu kreskas. Tordiĝas
el ĝi la fumo bluante. Roze svingiĝas la flamo.